Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko
18-21 de oktobro 2018

Ĉi-jara ĉeftemo:

“Evoluo de paradigmoj en scienco kaj tekniko”

Pri la ĉi-jara KAEST

La aranĝon gastigos la malgranda slovaka urbeto Modra-Harmónia, nur 30 km de la ĉefurbo Bratislava kaj 90 km de Vieno.

  • Pli da praktika scienco (atendas vin trejnado, povante provi/testi/malkovri mem certajn aferojn)
  • Vingustumado (por la interkona vespero, por pli bone konatiĝi kaj amikiĝi)
  • Eblo de ekskurso (dum dimanĉa posttagmezo)
  • Speciala seminario, kadre de Erasmus+ pri egaleco
  • Por fakaj sekcioj/grupoj propono fak-kunsidi antaŭ/post KAEST!

La E@I-teamo invitas vin ĉiujn – ĉu aliĝi kaj prelegi aŭ simple aliĝi kaj ĉeesti en KAEST 2018.
Por ke la faka vivo en Esperanto evoluu!

Kion signifas partopreni en KAEST?

Simple ĝui prelegojn, prezentojn, diskuti pri scienco kaj tekniko, praktike ekzerci, utiligi novakiritajn sciojn.