Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko
18-21 de oktobro 2018

Pri KAEST

Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) estas serio de seminarioj kaj konferencoj ekzercantaj scienc-teknikan aplikon de esperanto okazantaj sur la teritorio de hodiaŭaj Ĉeĥio kaj Slovakio. Inter 1978 kaj 1989 organizis ilin la scienc-teknika sekcio de ĉeĥoslovakaj esperantistoj, tiam sub la mallongigoj AEST aŭ SAEST (Seminario pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko). Post paŭzo ekde 1998 daŭrigis la organizadon Ĉeĥa Esperanto-Asocio kunlabore kun la agentejo KAVA-PECH. Ekde 2010 transprenis la organizadon E@I.

More information in EnglishViac informácií v slovenčineVíce informací v češtině

La aranĝon gastigos la malgranda slovaka urbeto Modra-Harmónia, nur 30 km de la ĉefurbo Bratislava kaj 90 km de Vieno (la loko de SES 2008 kaj 2009 kaj KAEST 2010, 2012, 2014 kaj 2016, por tiuj, kiuj partoprenis).

La ĉeftemo de KAEST 2018 estas: “Evoluo de paradigmoj en scienco kaj tekniko”.

La programo konsistos el kelkaj partoj:

  • Prelegoj (en du paralelaj blokoj – ĉeftemaj kaj alitemaj)
  • Trejnado (Vikipedio, komputila laboro, metiejoj ks.)
  • Fakaj diskutoj (pri certa temo)
  • Vespera (neformala) programo (vingustumado, filmo-prezento, diskutoj, ks.)
  • Ekskurso (laŭ interkonsento kaj mendoj)

Detala programo aperos pli poste (dependos de viaj preleg-kontribuoj).

E@I-teamo invitas vin ĉiujn – ĉu aliĝi kaj prelegi aŭ simple aliĝi kaj ĉeesti en KAEST 2018. Por ke la faka vivo en Esperanto evoluu!

Kaj kion signifas partopreni en KAEST? Simple ĝui prelegojn, prezentojn, diskuti pri scienco kaj tekniko, praktike ekzerci, utiligi novakiritajn sciojn.

Novaĵoj

Per kio estas ĉi tiu KAEST alia de tiuj antaŭ 2010, okazintaj en Ĉeĥio?

  • Pli longa (KAEST okazas jam ekde ĵaŭda posttagmezo ĝis dimanĉa tagmezo, do 1 tagon pli)
  • Pli da praktika scienco (atendas vin trejnado, povante provi/testi/malkovri mem certajn aferojn)
  • Vingustumado (por la interkona vespero, por pli bone konatiĝi kaj amikiĝi)
  • Eblo de ekskurso (dum dimanĉa posttagmezo)
  • Por fakaj sekcioj/grupoj propono fak-kunsidi antaŭ/post KAEST!

Tia ĉi novstila KAEST unuafoje okazis en 2010 kaj ripetiĝis en 2012, 2014 kaj 2016. Legu artikolojn kaj vidu fotojn pri KAEST 2010, KAEST 2012, KAEST 2014 kaj KAEST 2016.