Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko
18-21 de oktobro 2018

Programo

La ĉefa programo de KAEST konsistas el prelegoj kaj seminarietoj. Ĝi komenciĝos ĵaŭde la 18-an de oktobro 2018 per vespermanĝo kaj finiĝos dimanĉe la 21-an de oktobro 2018 per tagmanĝo. Post fino de la ĉefa programo eblas dimanĉe posttagmeze ankoraŭ partopreni unu ekskurson. Se vi restos en Slovakio post fino de la ĉefa programo kaj ŝatus pli longe resti tranokti en Modra, alparolu la organizantojn.

La detalan programon vi povas elŝuti ĉi tie.

Vidu la plenan liston de prelegoj kun resumoj kaj informoj pri la prelegantoj.

Aldonaj programeroj

Krom la ĉefa programo funkcios dum la aranĝo ankaŭ jenaj aldonaj servoj:

  • libroservo (funkcios ĉiutage – vespere/posttagmeze),
  • teo-kafo-bufedo (funkcios senpage dum preleg-paŭzoj antaŭ- kaj posttagmeze),
  • informiloj, gazetoj – bv. kunporti por tablo kun “senpagaĵoj”.

Lib(e)ra interŝanĝo

Venu por interŝanĝi Esperanto-literaturaĵojn! Ĉu vi havas duoblaĵojn de iuj E-verkoj? Ĉu eble iun libron vi ne plu legos sed eble ĝi utilus al iu alia? Jen speciale por vi dum KAEST – la loko kaj eblo interŝanĝi/donaci siajn ne plu bezonatajn E-librojn aŭ duoblaĵojn inter si. La projekto povas utili kaj al unuopaj E-istoj, samkiel al E-centroj, arkivoj, bibliotekoj. Ni ebligu liberan libran interŝanĝon, por ke nia E-kulturo kresku kaj disfloru!

PS: Libroj, kiuj restos en la ejo post fino de la programero, estos donacitaj al la Esperanto-arkivo de la Slovakia Esperanta Federacio (SKEF).

Ekskurso

Proponata ekskurso estas duontaga. Atentu tamen, ke la ekskurso okazos jam post la oficiala programo de KAEST kaj estas taŭga nur por partoprenontoj, kiuj restos en la KAEST-ejo ĝis dimanĉa vespero aŭ foriros maljam lunde.

Grave – bv. sciigi nin laŭeble rapide pri viaj preferoj (mendu vian lokon), por ke ni povu aranĝi la veturigon kaj ceteran programon. Viajn ekskursomendojn direktu al: katka@ikso.net.

  • Dimanĉe posttagmeze (13:00–17:00): kastelo “Červený Kameň” (Ruĝa Ŝtono) kaj ceramikaĵa metiejo, fieraĵo de Modra (13 €); la prezo inkluzivas bus-vojaĝon al la kastelo kaj reen, eniron al la kastelo, ekskurson al la ceramikaĵejo kaj Esperantan ĉiĉeronadon en ambaŭ lokoj.

Červený kameň

Červený kameň

Červený kameň

Červený kameň