Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko
18-21 de oktobro 2018

Fonduso

Danke al subteno de ESF (Esperantic Studies Foundation) ni povis krei “KAEST-fonduson” por junaj sciencemuloj.

Se vi volas aktive partopreni KAEST 2018, sed financoj bremsas vin, aliĝu por KAEST-fonduso! La fonduso kovros vian programkotizon kaj loĝadkotizon (en 2-4 persona ĉambro).

Reguloj:

  1. La kandidato sendu koncizan motivleteron kaj programproponon ĝis 30.09.2018 12:00 (laŭ slovaka tempozono) al kaest(ĉe)ikso.net kun la titolo “Subvencipeto por KAEST 2018”.
  2. La kandidato :
    1. prezentu dum KAEST 2018 prelego(j)n kaj surbaze de ĝi verku kontribuaĵo(j)n por la “Kolekto de kontribuaĵoj prezentitaj dum la Konferenco”, kiu estos eldonita kaj post la aranĝo (oni provizu la kontribuaĵon ĝis 15.12.2018) aŭ gvidu trejnadon, aŭ distran programero(j)n;
    2. helpu surloke en la organizado de evento (2-3 horojn tage), laŭ interkonsento.
  3. La kandidato estu malpli ol 30-jaraĝa (naskiĝinta post 21.10.1988).
  4. La kandidato partoprenu plentempe KAEST 2018 (de ĵaŭdo ĝis dimanĉo).
  5. Kandidatiĝi povas ankaŭ personoj kiuj jam aliĝis al KAEST 2018, se plenumas la regulojn.
  6. Prioritaton havas nepagipovaj partoprenantoj.