Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko
18-21 de oktobro 2018

Kotizoj

Aliĝkotizoj

Aliĝkotizoj kovras parton de kostoj de la aranĝa programo. En la aliĝkotizo estas ankaŭ enkalkulitaj kostoj de la “Kolekto de kontribuaĵoj prezentitaj dum la Konferenco”, kiu estos eldonita kaj post la aranĝo ricevos ĝin ĉiu partoprenanto.

AliĝdatoA-landanoB-landano
ĝis 2018-06-3030,00 €20,00 €
ĝis 2018-08-3135,00 €25,00 €
ĝis 2018-10-1040,00 €30,00 €
ekde 2018-10-1150,00 €40,00 €

Klarigoj:

A/B-kategorioj – laŭ landaj kategorioj de UEA

Rimarko 1:
Rabato por personoj, kiuj aĝas malpli ol 18 jarojn: 10 EUR
Rabato por emeritoj (homoj pli aĝaj ol 60 jaroj): 5 EUR

Rimarko 2: Se vi kontribuos al la programo de la aranĝo per prelego, eblos ricevi rabaton – depende de la kontribuo. Bv. skribi pri via kontribuo en la aliĝilo kaj ni sekve kontaktos vin pri tio.

PS: la aliĝkotizo inkluzivas ankaŭ ricevon de la Kolekto de kontribuaĵoj prezentitaj dum la Konferenco “Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko” (KAEST), kiu estos eldonita post la aranĝo kaj la partoprenintoj ricevos ĝin aŭtomate.

Manĝokotizoj

Tuttaga manĝo:12 €/tage = 36 € por la tuta aranĝo
Nur matenmanĝo:3,50 €/tage = 10,50 € por la tuta aranĝo

Rimarko: Manĝoj komenciĝos per vespermanĝo la 18-an (aŭ la tagon de via alveno) kaj finiĝos per tagmanĝo la 21-an de oktobro (aŭ la tagon de via foriro). Se vi volas alian elekton (ekz. vi alvenos matene kaj volos tagmanĝon, aŭ foriros matene kaj ne volos tagmanĝon), bonvolu skribi tion en rimarkojn en la aliĝilo.

Loĝkotizoj

  • En 2/3-persona ĉambro: 13 €/nokto = 39 € por la tuta aranĝo

Kelkaj 2-personaj ĉambroj estas kunigitaj (al duopo de dulitaj ĉambroj) kaj havas komunajn necesejon kaj duŝejon.

Se vi nepre volas loĝi sola en ĉambro, kontaktu nin kaj ni sciigos al vi, ĉu eblas, depende de liberaj lokoj.

Invitletero

Por landoj: Rusio, Ukrainio kaj Ĉinio: se vi bezonas ricevi invitleteron por akiri slovakan vizon, tio kostas 3 €.

Por partoprenantoj de aliaj landoj, kiuj bezonas ricevi vizon, tio estus bedaŭrinde tro kosta kaj temporaba afero (35 €/persono), tial ni ne rekomendas aliĝi (ŝancoj por ricevi la vizon por la aranĝo estas malgrandaj).

Rimarko: Invitilojn por la aranĝo ni povos sendi nur ĝis la 1-a de septembro 2018 – se vi bezonas vizon, bv. aliĝi antaŭ tiu tempo. Por ricevi la invitleteron bv. plenigi bezonatajn kampojn en la aliĝilo. Aldone, bv. sendi rekte al adreso info@ikso.net ankaŭ fotokopion de via valida vojaĝ-pasporto (paĝo kun la foto kaj datoj de valideco).

Nia konsulejo povos peti al unuopaj ambasadejoj senpage doni vizon al KAEST-aliĝintoj. Tio signifas ke vi eble ne devos aldone pagi por la vizo en la konsulejo mem, sed ne estas 100%-a garantio por tio. La vizoj espereble estos traktitaj pli rapide ol kutime.

Ekskurso

Ekskurso estas aparte pagenda – eblas mendi ĝin ĝis la fino de septembro (se vi aliĝos al ekskurso post la 1-a de oktobro, ni ne povos garantii por vi liberan lokon.)

Duontaga al:

  • Kastelo “Červený Kameň” (Ruĝa Ŝtono) kaj ceramikaĵa metiejo, fieraĵo de Modra (13 €).

Aldonaj senpagaj servoj

Dum KAEST vi havos eblon uzi plurajn servojn tute senpage. Dum la tuta aranĝo estos je via dispono interalie:

  • sendrata ret-konekto en teretaĝo
  • retejo kun komputiloj;
  • tabloteniso;
  • bilardo;
  • kafo- kaj teo-bufedo dum kafopaŭzoj.