Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko
18-21 de oktobro 2018

Prelegoj

Dum KAEST 2018 okazos pluraj sciencaj prelegoj en Esperanto. Jen tiuj, kiuj estis konfirmitaj. Pliaj estos aldonitaj poste.

Peter Baláž

Peter Baláž estas slovaka esperantisto kaj eldonisto loĝanta en Partizánske, kunordiganto de la edukprojekta asocio E@I (ekde 2005) kaj ĉeforganizanto de KAEST ekde la jaro 2010. Prezidanto de SKEF (de 2016). Li estis estrarano de Eŭropa Esperanto-Unio (ekde 2005) kaj kunfondinto de Wikimedia Slovenská republika (2012) kaj diversforme aktivis en la estraroj de Slovakia Esperanta Junularo kaj Slovakia Esperanta Federacio. Pasia pri meditado, esploro de homa konscio, kuirado, metala muziko, scienc-fikciaj filmoj kaj libera edukado

La plej freŝaj aktivecoj de E@I en la kampo de edukado

E@I ekde sia komenco antaŭenigadas edukadon diversmaniere kaj diversforme – retejoj, aranĝoj, eldonaĵoj, kampanjoj… En nuna momento venas tempo por eĉ pli da aktivecoj en tiu ĉi kampo kun plia profesiiĝo oficiala rekonado kaj pli vasta kunlaboro. Prezentitaj estos la plej freŝaj atingoj kaj la plej aktualaj edukaj projektoj

Moderna edukado kaj nuna mondo – ĉu tempo por ŝanĝo de paradigmoj?

Paradigmo estas laŭdifine: Aro de la principoj aŭ ideoj, karakterizantaj la pensadon en iu scienco en difinita tempo. Ĉu nun, en la tempo de profundaj krizoj (ekologiaj, ekonomiaj, sociaj ktp.) eble jam venas tempo por nepre bezonataj ŝanĝoj de la ĝisnunaj paradigmoj en la eduka sistemo? Aŭ ĉu efektive ni bezonus tute novajn paradigmojn en ĉiuj vivo-sferoj? Ĉu la mondo (kaj ni ĉiuj) pretas por tio?

Marek Blahuš

Genetika genealogio – nova paradigmo en la studo de deveno kaj parenceco

La plurjarmila tradicio konstrui familiajn arbojn, pelata de la ĉiama homa strebo respondi la demandojn “Kiu mi estas?” kaj “De kie mi devenas?”, travivas dum la lastaj jaroj veran revolucion en la tiel nomata “genetika genealogio”. Anstataŭ la tradicia dependo de homa memoro kaj skribitaj kronikoj, ĉi tiu nova paradigmo kunligas du sciencojn – historion kun genetiko – kaj proponas metodojn uzeblajn de genealogoj por pruvi la efektivecon de supozataj familiaj rilatoj, sed ankaŭ malkovri parencojn tute novajn, progresante ne ekde la jam konataj propraj familianoj ĝis la nekonato, sed male: ekde la sola fakto pri ekzisto de nekonata esploriĝinto kiu je certa grado genetike similas, ĝis malkovro de la esenco de la antaŭe nekonata parenca ligo inter la du personoj.

Aldone, oni helpe de genealogi-cela analizo de sia DNA povas ankaŭ baze informiĝi pri la deveno de siaj prauloj antaŭ kelkaj jarcentoj, kaj ĉe specifaj linioj (la nurvira kaj la nurvirina) eĉ multe pli profunde en la historio, ĝis momento de ekesto de la unuaj homoj. La novaj tipoj de esploro ebligataj de genetika genealogio aldonas plian dimension ankaŭ al arkeologio, kiu pro ili hodiaŭ jam scias taksi ankaŭ ekziston de parenceco inter malkovritaj korpaj restaĵoj de pratempaj homoj, kaj eĉ iliajn eventualajn genealogiajn ligojn al la hodiaŭa loĝantaro.

La prelego prezentos la principojn kaj hodiaŭan staton de genetika genealogio kaj montros kiel ĝi kompletigas la genealogian esploron tradician.

Wera Blanke

Kiel traduki “Maultaschen”? – Terminologiaj konsideroj pri regiona bongustaĵo“

Ĉu traduki laŭvorte? Sensencaĵo! Necesas pripensi, esplori, gustumi – vojaĝi tra varioriĉa mondo de parencaj gastronomiaĵoj, serĉante taŭgan nomon por “Diontrompanteto”.

Matthieu Desplantes

La kartvela lingvo

La kartvela lingvo estas la oficiala kaj nacia lingvo de Kartvelio kaj havas 4 aŭ 5 milionojn da parolantoj. Ĝi estas parenca kun neniu alia lingvo en la mondo, krom tri malplimultaj lingvoj de Kartvelio. Ĝi estas skribata per unika alfabeto kaj maloftaj trajtoj de ĝiaj elparolo kaj gramatiko igas ĝin tre interesa por lingvistoj. La prelego skize prezentos la skribon, elparolon kaj gramatikon de la kartvela lingvo, kun emfazo al ĝiaj plej nekutimaj trajtoj.

Richard Hable

Ĉu pure funkciaj programlingvoj finvenkos?

Jam dum jardekoj ekzistas modernaj pure funkciaj programlingvoj kiel alternativo al la konvenciaj ordonemaj kaj objektemaj programlingvoj. Kaj kvankam ĝis nun nur malmultaj programistoj uzas tiujn programlingvojn, dum la lastaj jaroj multaj ekzistantaj programlingvoj estis plivastigitaj por subteni almenaŭ unuopajn funkciajn konceptojn.

En mia prelego mi esploras la avantaĝojn de pure funkciaj programlingvoj, sed ankaŭ la malfacilaĵojn de ilia apliko. Mi prezentas proponon por pli facila programlingvo, kiu baziĝas sur konataj konceptoj de objektemaj programlingvoj kaj tamen retenas la avantaĝojn de pure funkciemaj programlingvoj.

Alfred Heiligenbrunner

La nombro Pi: historio, formuloj, algoritmoj

Cirkloj, elipsoj, sferoj, elipsoidoj, konusoj: en ĉiu ronda objekto aperas tiu rimarkinda nombro 3,14…, kiun ni nomas Pi. Krom en geometrio, ankau en statistiko, en nombroteorio, en analizo ĝi aperas. Kion ni scias pri ĝi? Kion sciis niaj antaŭuloj? Ni provas ricevi superrigardon dum tiu mallonga prezentado.

Georg Hennemann

Mi estas sistemingeniero en granda telekomunika firmao en Frankfurto, Germanio. Ĉi tie mia ĉefa labora estas aŭtomatizi sistem-instaladon kaj subtenado de Linuksaj sistemoj dum ilia vivodaŭro. Super Linukso kaj libera programaro mi ŝatas temojn kiel energio, medioprotekto kaj politiko. Mi loĝas en Dillenburg kiu estas urbeto ĉirkaŭ 100 km norde de Frankfurto en Hesio.

Traduko de la panelo Openstack Horizon

Mi komencis tradukon de la oficaj dokumentoj de Openstack Horizon de la angla al Esperanto. Mi montras la retpaĝon kun la tradukiloj kaj tradukmedio kaj parolas pri la defio traduki tiajn teknikajn dokumentojn.

Praktikaj spertoj kun elektromobilo

Ekde la jaro 2016 mi uzas elektromobilon por fari aĉetojn kaj mallongajn veturojn. Mi parolas pri la elektromobila tekniko, la baterioj kaj la kostoj.

Salomé Hug

Seriozaj ludoj: ĉu serioza paradigmo?

Kio estas “serioza ludo”? Pri tio mi unufoje aŭdis dum miaj studoj pri kognaj sciencoj en 2011. Juna universitata esploristo tiam prezentis sian laboron: programi lingvan ilon por instrui la francan pere de la virtuala enreta mondo “Dua Vivo” (Second Life). Sed poste mi malkovris, ke serioza ludo ne estas nur stranga nova universitata koncepto. Seriozaj ludoj interesas edukadon same kiel sanzorgadon, varbadon, reklamadon, arton, aŭ eĉ sciencan esploradon. Ili povas havi diversajn celojn kiuj foje ne estas klare konataj de la ludantoj. Dum tiu prelego estos prezentataj diversaj seriozaj ludoj kaj iliaj celoj.

Petr Chrdle

Mondaj heredaĵoj de Unesko en Ĉeĥio

El multajn vidindaĵoj en Ĉeĥio estos montritaj tiuj, kiuj estas registritaj per Unesko kiel monda heredaĵo, nome historiaj kernoj de la urboj Prago, Český Krumlov, Telč, kaj Kutná Hora, krome la vilaĝo Holašovice kun bone konservita biena baroko, tipa por la suda Bohemio, Pilgrimpreĝejo de Sankta Johano el Nepomuk sur Zelená hora (Verda monto), natura komplekso Lednice-Valtice nomata ofte “Ĝardeno de Eŭropo”, ĉefepiskopa kastelo kun ĝardeno en Kroměříž, renesanca kastelo Litomyšl, la kolono de la plej sankta Triunuo en Olomouc, la vilao Tugendhat kun ĝardeno en Brno kaj la juda kvartalo kaj baziliko de sankta Prokop en Třebíč.

Georg Jähnig

Georg Jähnig de Berlino, Germanio, estas memstara programisto kaj reta merkatikisto. Kreskinte dulingve (germana + pola) li poste iĝis lingvemulo, aparte aktivulas en la raciema komunumo “LessWrong” kaj interesiĝas pri politiko, psiko- kaj socioscienco.

La Zagreba metodo kaj ties reta versio / Esperantaj projektoj sur Github

En 2016 la fama EO-kurso laŭ la Zagreba Metodo aperis en reta versio sur learn.esperanto.com. La ciferecigo kaj tradukado okazis kaj daŭre okazas pere de Github, la plej granda retejo por programista kunlaborado. Nuntempe pretas 24 lingvoversioj, kaj pliaj 11 estas prilaborataj.

Ankaŭ la enhavo publikitas sub libera permisilo (laŭ Krea Komunaĵo) kaj ĉio haveblas en strukturita datumaranĝo (YAML, Markdown).

Tiel eblas (kaj facilas) uzi ĝin en tute aliaj eldonformoj, ekzemple PDF, e-libroj, apoj ktp.

En la prelego mi montros la datuma strukturo de la projekto, rakontos pri la praktikaj spertoj en la komuna laborado en Github kaj montros ankaŭ la aliaj Esperantaj projektoj en Github.

Pavol Kaščák

Mi estas Pavol Kaščák, slovako vivanta en Ĉeĥio. Esperanton mi eklernis en la jaro 1995. Mi estas membro de Esperanta klubo en la urbo Svitavy. Gajninto de la 1-a Filmfestivalo de Mallongaj filmoj en Esperanto “Teo kaj Amo”. La 2-an filmfestivalon mi partoprenis en la jaro 2017 kaj atingis la premion “Anĝelo de filmfestivalo”
Miaj la plej valoraj antingoj:

  • Filmado kaj helpo al profesia televido POLAR en Ostrava
  • la 1-a premio en la Filmfestivalo en Ĉinio – Rememoro (el 45 filmoj)
  • la plej ŝatata filmo de Filmfestivalo 2017 – Patrino – en interreta voĉdonado gajnis 7800 voĉojn
  • Speciala premio de Filmfestivalo 2017 “Anĝelo de filmfestivalo” (el 89 filmoj – pro la filmo Patrino)
  • Nomumo por la ĉefa premio en kategorio “la plej bona reĝisoro” (2 nomumitaj personoj el 89 filmoj)

Amatora filmado

Prezento de Verda Stacio , mallonga filmo, bazaj reguloj de filmado, kiel partopreni filmfestivalon 2019, praktika prezento de programoj por muntado.

Chris Kerr

Funkciado de eletktra-povuma reto

Kiam vi ŝaltas elektran lumon aŭ motoron, ĝi tuj funkcias, egale kiel estas la vetero kaj kion faras aliaj uzantoj, kaj sen ajna bezono antaŭmendi uzotan povumon. Sed ie devas iu elektrejo nun produkti tiun elektran povumon, kiun vi uzas, kaj la povumo devas transportiĝi per dratoj kaj kabloj al via hejmo aŭ laborejo. Kiel funkcias ĉio ĉi? Kaj kiel la elektra-povuma reto ŝanĝiĝadas por fronti la defiojn de renovigebla energio kaj la informadika epoko?

Paulína Kožuchová

Feminismaj epistemologioj

Kio estas konsiderata valida scienca scio ŝanĝiĝas kun ŝanĝiĝantaj tempo kaj cirkonstancoj. Laŭ tradicia pozitivisma epistemologio, ni strebu al objektiva vero, kiun ni povas akiri uzante sciencajn metodojn. Feminisma epistemologio konsideras kiel malekvilibro de povo influas tiujn aferojn. En la prelego ni parolos pri alternativaj epistemologioj, samkiel pri la interdisciplina fako feminismaj kulturaj studoj pri teĥnoscienco.

Novaj teĥnologioj de reproduktado

Novaj malkovroj en teĥnologio ebligis novajn manierojn de homa reproduktado, kiel ekzemple envitra fertiligo. Ili ŝanĝas la manieron en kiuj oni entute povas pensi pri reproduktado. La diraĵo “la patrino ĉiam estas certa” en la epoko de novaj teĥnologioj de reproduktado komplikiĝas – ekzemple en kazoj, kiam unu homo provizas la ovon, kaj alia la uteron por unu infano. Tiukaze la infano, eĉ en pure biologia senco, havas pli ol unu patrinon. Krom ĉi tia fragmentigo de biologia patrineco ni ankaŭ parolos pri aliaj specoj de patrineco, samkiel pri la historia ŝanĝiĝo de la rolo kiun teĥnosciencaj intervenoj havas en reproduktado.

Hans Michael Maitzen

HIP 60350 – la plej rapida stelo de la Laktvoja disko

Jen paradigmo por atingo de scienca malkovro bazita sur nekonvencia procedado de la esploristoj. Tiumaniere estis trovita la ĝis nun plej alta rapideco de stelo juna, kiu naskiĝis antau nelonge, do kelkdek milionoj da jaroj en nia Galaksia disko, dudek mil lumjarojn for de ni. Niaj surteraj mezuroj de la Doppler-a rapideco kune kun la transversa moviĝo surĉiela de tiu stelo provizita de la astrometria satelito HIPPARCOS indikas rapidecon de 1,5 milionoj da kilometroj hore rilate al nia Galaksio, montrante eblecon ke la stelo eĉ eskapos el la Laktvoja sistemo kaj proksimiĝos al la najbara Andromedo-galaksio, en distanco de du milionoj da lumjaroj.

Miroslav Malovec

Miroslav Malovec (1953), redaktoro de Starto, kunaŭtoris vortarojn Esperanto-ĉeĥan (1995) kaj ĉeĥ-Esperantan (1998, kun Z. Hršel kaj K. Kraft), memstare kreis Grandan Esperanta-ĉeĥan vortaron (2017).

Kiamaniere oni faras vortaron

Kiu volas prilabori bonkvalitan vortaron, devas konatiĝi kun leksikografiaj principoj, kvankam en la praktiko li ne ĉiam kapablas ilin obei. Pluraj jaroj de vortarista laboro donis multajn spertojn pozitivajn kaj negativajn, kaj kondukis al racia metodo de laboro, kiu helpis fini la vortaron relative baldaŭ. La principoj ne estas tre konataj inter la esperantistaro kaj certe povas helpi ilin prezenti.

József Márton

Ĉu ni vere bezonas nutraĵkompletigilojn? Se jes, kiel ni povas elekti la plej taŭgan?

La ŝanĝiĝo de la homa medio kaj la vivcirkonstancoj estas pli kaj pli rapida. La homoj (ne nur ilia korpo) ne povas adaptiĝi tiel rapide. Tial la homa sistemo devas ricevi helpon. Unu el la eblecoj estas la helpado de la homa organismo per nutraĵkompletigiloj.

Ne estas egale, kion ni donas al nia organismo. Kiuj estas la plej gravaj faktoroj, pri kiuj ni devas atenti? Ĉu la bazmaterialo estu natura? Kiel ni kolektu la materialojn? Ĉu la proporcioj estas gravaj? Ĉu estu sinergio inter la komponentoj? Ĉu estas necese enmeti multe da efikmaterialoj en la produkton? Ĉu la alta antioksida enhavo estas grava? Kial estas la bioutileco grava? Ĉu ni devas subteni la mikrobiomon? (Kio estas la mikrobiomo?) Ĉu estas grave malrapidigi aŭ reverzigi la mallongiĝon de telomeroj?

Ĉu estas sciencbaze konstruita nutraĵkompletigilo, kiu estas konvena al la antaŭe menciitaj vidpunktoj, kaj la konveneco al tiuj estas oficiale pruvita per eksperimentoj “in vitro” kaj “in vivo”? Jes. Vi povos vidi, flari kaj gustumi.

Michal Matúšov

Nova paradigmo – nova mondo

Homaro dum miljaroj de sia ekzistado trairis plurajn profundajn ŝanĝojn de pensaj paradigmoj. Komence homo estis apenaŭ diferencigebla de aliaj animaloj, nun prepariĝas por koloniado de Marso. Tiu evoluo ne estis linia sed okazis en kelkaj distingeblaj etapoj, de kiuj ĉiu signifis fundamentan ŝanĝon de paradigmo trans ĉiuj areoj de vivo – signifo de vivo, rilatoj, socia strukturo, arto, komlekseco de meĥanismoj, scienco, por nomi nur kelkajn. “Mondo” de tiuj etapoj estis tre malsama – ĉu de ekstera aŭ interna vidpunktoj. Kaj nun ĝi prepariĝas por “monumenta salto”.

Organizoj de estonteco

Grupiĝemo estas unu el bazaj instinktoj de homoj. En la pratempo ĝi komenciĝis per simplaj triboj, nun ni havas Unuiĝintajn Naciojn. Tamen, kun ĉiam pli kreskantaj komplekseco kaj interligiteco de organizoj kaj en ĉiam pli rapide evoluiĝanta mondo, malnovaj modeloj de organizoj ĉesas funkcii. Tamen, jam estas eltrovitaj novaj funkciantaj modeloj kun perspektivo por estonteco.

Francesco Maurelli

Francesco Maurelli estas profesoro pri maraj sistemoj kaj robotiko ĉe Jacobs Universitaty Bremen, Germanio. Li doktoriĝis ĉe Heriot-Watt University en Edinburgo, kaj estis esploristo ĉe Technische Universität München kaj ĉe Massachusetts Institute of Technology. Liaj esploroj fokusiĝas pri memregaj robotoj, kun aparta atento al memrega navigado, memlokiĝo, reprezentado de la mondo, kaj fiaskmastrumado.

Li estas vicprezidanto de TEJO, respondeca pri Eksteraj Rilatoj, kaj en tiu rolo li aktive partoprenis en UN-aranĝoj kaj konferencoj lige al la Celaro 2030.

La rolo de scienco en la UN-Celaro 2030: vojoj al daŭripova mondo

Unuiĝintaj Nacioj, kune kun ĉuj membroŝtatoj, difinis la Celaron 2030 pri pli daŭripova mondo. 17 celoj estis identigitaj, lige al ĉiuj tavoloj de la socio, kaj pritraktas transfakajn temojn kiel forigo de malriĉeco, forigo de malsato, kvalita edukado, genra egaleco, sed ankaŭ temoj kiuj tradicie ne estis tiom multe ligitaj al daŭripoveco, kiel laboro, infrastrukturoj, urboj kaj institucioj. Kiu estas la rolo de scienco en la atingo de la Celaro 2030? Kaj kiu estas la rolo de scienco en la disvastigado de informoj pri la diversaj temoj?

La prelego celas ne nur prezenti la Celaron 2030, sed ankaŭ doni praktikan ekzemplon pri internacia kunlaboro inter pluraj universitatoj en Eŭropo. Ĉiuj partoprenantoj estas fakuloj en mara robotiko, sed la kunlaboro preteriras la celon 14 – Oceanoj, sed ankaŭ tuŝas plurajn aliajn temojn, cele al pli daŭripova edukado, scienco, kaj mondo.

Johannes Mueller

Sinprezento de scienco en la postfakta epoko: Kio okazis al la reputacio de scienco? Kiel ni riparu ĝin?

Ne nur en politiko formiĝis grupoj kiuj interkonsentas pri siaj propraj “alternativaj faktoj” kiuj kontraŭdiras ĉiajn indikaĵojn objektivajn. Ekzemple ekzistas kreskanta grupo da homoj, kiuj estas konvinkitaj ke la tero estas ebena. Dum oni tiujn simple povas priridi, estas aliaj kies ignoremo havas severajn konsekvencojn. La malsano morbilo povus jam esti ekstermita, se ne estus sufiĉe granda kvanto da homoj kiuj kontraŭas vakcinadon kaj disvastigas dubon pri vakcinado. Simile estas granda kvanto da homoj, kiuj malgraŭ ĉiuj indikoj ne komprenas la malbonan homan influon al la klimato tera.

Kial nuntempe tiaj sciencignoremulaj grupoj kreskadas? Ĉu aŭ kiajn danĝerojn ili signifas por la homa socio? Ĉu necesas kaj se jes, kiel eblas kontraŭstari ilin?

Carlos Pesquera Alonso

Esperante mi eklernis la internacian lingvon antaŭ tri jarojn kaj organizis la IJK 2018 en Badajoz. Profesie mi kreis entreprenon pri socia kaj politika esplorado post studi sociologion, politikajn sciencojn kaj komenci studi matematikon. Mi zorgas profiti el iloj de la scienco por malkovri sociajn aferojn.

Pri venontaj sociologiaj Esperantaj studoj

La historio de la tutartefaritaj lingvoj komenciĝis antaŭ 9 jarcentoj (Higley, 2007) sed la nura artefarita lingvo kiu estas parolata el pli ol oficialaj lingvoj de ŝtatoj estas: Esperanto. Tio jam almenaŭ montras du interesaj aferoj pri kiuj esplori; la lingvo mem kaj la komunumo kiu uzas ĝin. Rilate al la studo de la lingvo mem, ne malfacilas trovi lingvistikajn studojn (i.e. Pereltsvaig, 2017). Malgraŭ tio, komplikas trovi sociologiajn studojn kaj eĉ pluraj el ili nur prezentas neĝisdatigitan situacion de la Esperanta komunumo (i.e. Garvia, 2014). Tiu ĉi prelego celas lerni el la problemojn de pasintaj esploroj por proponi projekton por venontaj sociologiaj esploroj pri Esperanto.

Pavol Petrík

Longjara tradukisto pri la angla kaj Esperanto, korektisto kaj redaktoro de Esperantisto Slovaka, interpretisto de la slovaka en Esperanton dum Esperanto-ekskursoj.

Arto de tradukado

Tiu ĉi prelego temas pri la arto de tradukado, teknikoj kaj gravaj principoj, kiuj estas aplikataj en tradukado kaj interpretado. Pavol Petrík ankaŭ komparos siajn spertojn pri la tradukado de anglaj kaj Esperantaj tekstoj.

Orlando Raola

La Perioda Tabelo de la Kemiaj Elementoj: Cent kvindek jaroj post Mendelejev

La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj deklaris la jaron 2019 la Internacia Jaro de la Perioda Tabelo de la Kemiaj Elementoj, omaĝe al la cent kvindek jara datreveno de la originala publikigo fare de la rusa eminentulo Dmitrij Ivanoviĉ Mendelejev (1834-1907). Indas kaj endas omaĝi lin ankaŭ per aperigo de la tabelo en lingvo kreita de lia samtempulo kaj samlingvulo L. L. Zamenhof. La internacia normigo de la nomoj de la kemiaj elementoj okazas laŭ diversaj vojoj, kunorgdigita de la Internacia Unuiĝo pri Pura kaj Aplika Kemio (IUPAK). Precipe ĝi koncernas la kemiajn profesiajn asociojn de grupoj da landoj kun komuna lingvo. Ĉar mankas tiaspeca asocio en la esperantlingva komunumo, la nomo de la kemiaj elementoj restas ĝis nun en relativa ĥaoso. Tiu ĉi estas la plej nova klopodo celanta la starigon de norma nomado de kemiaj elementoj en la internacia lingvo Esperanto.

Jozef Reinvart

Jozef Reinvart (*1951) studis internacian komercon ĉe Universitato de Ekonomio en Bratislavo. Li havas 40 jarojn da sperto en internacia komerco kaj internaciaj rilatoj, de kiuj 26 jarojn en diplomatio. Ekde 1997 li specialiĝas pri eŭropa integriĝo. En 1998 li kunfondis Domon de Eŭropo Bratislava. Ekde 2004 li estis aktiva en la tutsocia diskutplatformo en Slovakio “Nacia Konvencio pri EU”. Enkadre de ĝi en 2004-2006 li estis kunprezidanto de Laborgrupo por lingva politiko en unuiĝanta Eŭropo. Li organizis du lingvo-politikajn konferencojn pri lingva komunikado en EU. La unuan de V4-landoj en Bratislavo en novembro 2006 kaj la duan de V4+-landoj en Nitro en julio 2016 enkadre de Prezidanteco de Slovakio en la Konsilio de EU, kies konkludoj “Nitra Deklaro” estas kontribuo en diskuton pri estonteco de EU/Eŭropo. Post sia pensiiĝo en junio 2018 li fariĝis membro de civitana asocio Senioroj de Slovakia diplomatio. Li estas ankaŭ membro de Slovakia Esperanta Federacio, Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kaj dumviva membro de Universala Esperanto Asocio. Li reprezentis EEU inter 29 neregistaraj organizoj de Civitana Socia Platformo por Multlingvismo kreita de Eŭropa Komisiono (2009-2014). Li okupiĝas pri lingvopolitikaj kaj kulturaj temoj kaj problemoj en EU.

Vademecum de multdisciplina projekto “Movebleco kaj inkluzivo en multlingva Eŭropo”

Li prezentos kvinjaran multidisciplinan projekton de Eŭropa Komisiono (2014 – 2018) “Movebleco kaj inkluzivo en multlingva Eŭropo” (MIME) gvidita de Prof. François Grin el Universitato de Genevo por subteno de movebleco de civitanoj de Eŭropa Unio. La projekton partoprenis 16 landoj, 22 universitatoj/institucioj en 11 disciplinoj/laborgupoj. Informos pri dokumento “Vademecum de MIME”, kiun prezentis dum la konferenco la projekta teamo al Eŭropa Komisiono en Bruselo la 18-an de junio 2018. En la dokumento estas resumita informo pri la multdisciplina projekto kaj prezentitaj respondoj de fakuloj al 72 demandoj, kiujn al la teamo starigis Eŭropa Komisiono. La respondoj enhavas ankaŭ politikajn implicojn, kiuj povos helpi al politikistoj, lingvistoj kaj reprezentantoj de civitanoj diskuti pri eblaj solvoj de lingvaj problemoj kaj formuli longdaŭran egalrajtan kaj efikan lingvan politikon en Eŭropa Unio akcepteblan por ĉiuj EU membro-ŝtatoj kaj iliaj civitanoj.

Carlos Spínola

Gravitaj kaptiloj en planedaj sistemoj: Lagranĝaj punktoj kaj nova paradigmo de kosma esplorado

La malkovro komence de la 20-a jarcento de asteroidoj en suna orbito sinkrona kun Jupitero, laŭ autaŭvido de Lagranĝo 130 jarojn antaŭe, revigligis la intereson pri la studoj de la lagranĝiana dinamiko, kaj pli precise pri la “lagranĝaj punktoj”. La intereso pri orbitoj sur ili kreskis kaj novaj eblecoj por spaca esplorado malfermiĝis. En tiu prelego oni prezentos, kie tiuj elstaraj punktoj situas, ties karakterizaĵojn, kial ili estas utilaj, kaj kiel ni profitas de tiuj gravitaj kaptiloj por la nuna spaca esplorado. Tiel la ESA misio “Gaia”, kies celo estas atingi la plej vastan kaj kompletan stelkatalogon de nia regiono en la Lakta Vojo ankoraŭ laboras en la ST-L2.

Konstantin Tikhomirov

Sorabaj lingvoj kaj iliaj specifaj trajtoj kompare kun la ceteraj okcidentslavaj lingvoj

La supra soraba kaj la malsupra soraba lingvoj estas du okcidentslavaj lingvoj parolataj en orienta Germanio. Kvankam tre proksimaj inter si mem, ili estas du memstaraj lingvoj kun tre interesaj fonetikaj, gramatikaj kaj leksikaj trajtoj, kiuj estos pritraktataj dum tiu ĉi prelego, kaj analizataj en kunteksto de okcidentslava lingvaro.

Marta Tikhomirov

Komunikado inter arboj

Ján Vajs

Paleontologiaj paradigmoj en tri grotoj de Liptov-regiono (Slovakio)

En Slovakio estas dokumentitaj pli ol 7 000 grotoj, el kiuj kelkaj havas grandan signifon por paleontologio. Al ili apartenas ankaŭ tri grotoj en Liptov-regiono: Ursa groto en la valo Jánska dolina, la groto Štefanová en la valo Demänovská dolina kaj la Ursa groto en la valo Suchá dolina. Dum la lastaj tridek jaroj en la grotoj estis malkovritaj paleontologiaj trovaĵoj, kiuj signifas ŝanĝon de opinoj pri prahistorio de la nordaj regionoj de Slovakio kaj ĝenerale de meza Eŭropo. La aŭtoro de la prelego, kiu mem partoprenis malkovrajn kaj esplorajn laborojn, prelegos pri sciencaj rezultoj el tri menciitaj grotoj.

Václav Zouzalík

Programisto loĝanta en Brno (Ĉeĥio), vikimedia aktivulo kaj esperantisto. Mi interesiĝas ĝenerale pri persona libereco, historio kaj lingvoj.

Aŭtoraj rajtoj nuntempe

Aŭtoraj rajtoj aŭ kopirajto origine ekestis por protekti libroeldonistojn, sed en hodiaŭa informa socio ĝi influas multajn ĉiutagajn agadojn, ĉefe tiujn, kiuj rilatas al informado, edukado kaj scienco.

Libereco en Interreto

Interreto vaste ŝanĝis nian mondon kaj ĉiutagan vivon. Aperis novaj eblecoj de komunikado, organizado, aĉetado, informado kaj multe pli. Sed iom post iom aperis ankaŭ novaj manieroj por apartigi homojn kaj starigi novajn “murojn de miljaroj”. Ĉu la ĝenerala direkto de evoluo bonas? Kian rolon povas ludi esperantistoj kaj E-movado en Interreto? Ĉu indas strebi pri ŝanĝo aŭ adaptiĝi?